Literoj kun ĉapelo

(Originala titolo: Eu sou pobre, pobre, pobre -aŭ- De marré de ci)
Tradicia
Versio: Sylla Chaves

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ĉ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas C.

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ĝ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas G.

La ĉapelo en ĜENTILA,
ĴAŬDO, ĤORO, ĈU kaj ŜI
estas vere tre facila
por mi kaj por vi.

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ĵ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas J.

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ŝ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas S.


Rim: El la libroj 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Esperanto, 1989
kaj Esperanto por Lernejaj Klasoj – Vol. 1 (Josias Barboza), 2008.



Kantas: Cristina Pancieri
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj.


Vidu kaj elŝutu la partituron.




Vidu aliajn versiojn:
Alfabeto de Esperanto
La unuaj tri numeroj

4 comentários:

  1. Ververe tre bona teksteto por enkonduki la literoj kun supersignoj.

    ResponderExcluir
  2. Kie oni povas trovi la muzikon (kanzonon)?

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Saluton, Ladislau.
      Mi ne scias, ĉu ekzistas aŭdia registro de tiu ĉi kanto. Povas esti, ke ni de Brazila Kolekto iam registros ĝin.
      Tamen, la melodio estas folklora, tre konata kaj facile kantebla (tiu de "Eu sou pobre de marré de ci").

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!