Amadi laŭ Jesua am’

(Originala titolo: Amar como Jesus amou)
Verkis: Padre Zezinho
Traduko: Flávio Fonseca

Infano iam staris antaŭ mi
Kaj funde min rigardis kun ridet’
Surmane la kajer’ kaj la krajon’
Por la lerneja tasko de enket’
Kaj min demandis kun ridoduono
Pri l’ bezonoj por nia feliĉ’

Ripetaĵo:

Amadi laŭ Jesua am’
Revadi kun Jesua rev’
Pensadi per Jesua pens’
Vivadi ĉe Jesua viv’
Sentadi kun la sento Lia
Rideti kvazaŭ rido Lia
Kaj tiel en la tagofino
Certe mia sino plenus je feliĉ’

Aŭdinte min atente, petis ŝi
Ke mi bonvole jesu pri ripet’
Ĉar tiom bela estis tia don’,
Kaj ŝi ne faris noton sur enket’
Demandis plie kun ridoduono
Pri l’ bezonoj por nia feliĉ’

(Ripetaĵo)

Tuj post la ripetado de ĉi ver’
Ŝi enpensiĝis milde, en kviet’
Mi tuŝis ŝian vangon de koton’
Kaj petis, ke fidelu la enket’
Ŝi dankis min pro tia leciono
Kaj kun bono ekdiradis jen:

(Ripetaĵo)



(Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca)
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Dankon al la patro Zezinho por tiu kanto kaj al Flávio por lia bela traduko! Se ni ĉiuj agus laŭ la vortoj de la refreno, ni delonge jam havus ĉielon sur nia Tero...

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!