Terezinjo

(Originala titolo: Teresinha)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: James Rezende Piton

La unua venis tuj
Kvazaŭ rekte de floristo
En la brakoj best' el pluŝo,
Ankaŭ broĉ' el ametisto.
Li rakontis pri vojaĝoj,
L' avantaĝoj, la destino,
Li paradis kun horloĝo
Kaj nur nomis min reĝino

Mi troviĝis tre konfuza,
Li min trafis en la kor',
Komplezema, nerifuza,
Sed pro tim' mi iris for.

Kaj la dua venis tuj
Kvazaŭ de trinkej' vulgara,
En la man' botelo branda
La enhav' estis amara
Serĉis li mian ekziston,
La manĝaĵon ĝis la lasta
La tirkeston, kun insisto
Kaj nur nomis min malĉasta.

Mi troviĝis sendefenda
Li min gratis en la kor',
Vir' neniel rekomenda
Kaj pro tim' mi iris for.

Kaj la tria venis tuj
Kvazaŭ materiigita
Li ne venis kun promesoj
Nek demando kompromita.
Mi ne scias lian nomon
Sed ekestis la fascin'
Venis li al lito, domo,
Li min nomis nur virin'

Li eniris senerare
Antaŭ ol mi iris for,
Instaliĝi akapare
En la kern' de mia kor'...


Rim: Sur la foto, pentraĵo de Pierre-Auguste Renoir, titolita La Promenade.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!