La sun-renaskiĝo

(Originala titolo: O sol nascerá)
Verkis: Cartola k Elton Medeiros
Traduko: Vitor Mendes

En ridad' estu tiel la vivo mia
Pro la plor' la junec’ estis iluzia

Post la ŝtormo-ir'
Sun’ naskiĝos ja,
Post ĉi resopir'
Estos iu por nova amad’.

En ridad' estu tiel la vivo mia
Pro la plor’ junulec' estis iluzia.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Kara Vítor,
    Permesu al mi fari notetojn, kiuj povus helpi vin kaj eventuale aliajn venontversie.

    Viaj rimoj estas bonaj: mia/iluzia, ir'/resopir'.

    La kvanto da silaboj ankaŭ egalis originale/versie, sennecese de la elizio "ŝtormo-ir", ĉar "fin-daes-sa-sau-da-de" havas 5 silabojn plus 1, do povas esti "post-la-ŝtor-mo-i-ro". Same por "post ĉi resopiro".

    La elekto de la vortoj, tamen, kelkloke malfaciligas fluan kantadon. La kunigo de S-T-Ĉ en "post ĉi resopiro", la langrompilo "pro plorad'" tuj sekvata de la finaĵo "junulec' estis"...

    Ankoraŭ rafinita detalo temas pri elekto de vokaloj. Rimarku ke Elton Medeiros elektas vokalojn "I" por la malĝoja parto de la kanzono: sorrIr, vIda, perdIda. Sed li elektas vokalojn "A" por la ĝoja parto: findA tempestAde nascerÁ essA saudAde amAr

    Tio ne estas hazarda elekto. Tiuj malsimilaj sonoj elvokas malĝojon kaj ĝojon subkonscie. Via traduko bone redonis la malĝojan parton, sed uzis domaĝe nur I-sonojn por la ĝojan.

    Mi esperas, ke vi ŝatos miajn komentojn, ĉar ili ja montras respekton al via laboro kaj al la malfacila tasko traduki poemojn kaj kanzonojn.

    Amike,
    Kikero

    ResponderExcluir
  2. Dankegon, Kikero! Mi ja forgesemas tiujn detalojn pri la fermaj kaj malfermaj vokaloj kaj pri la malfacileco de la prononco...
    Vidu ĉu nun ĝi estas pli bona:

    En ridad' estu tiel la vivo mia
    Pro la plor la junec’ estis iluzia.

    Post la ŝtormo-ir'
    sun’ naskiĝos ja
    Post ĉi resopir'
    Estos iu por nova amad’


    En ridad' estu tiel la vivo mia
    Pro la plor’ junulec' estis iluzia.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!