Porinfanaj

Multajn porinfanajn kantojn, pro la brazila monato de la infanoj, vi trovos ĉi-semajne, kaj ĉiuj estas akompanataj de partituroj!

El la instrua libro Esperanto por Lernejaj Klasoj, de Prof-ro Josias Barboza, jen du: Bufo Kururu' kaj Blato diras ke ŝi havas.

Kaj Flávio Fonseca tradukis plian du, nome Bruna katineto kaj Fraŭlo iris al la meso.

Kompletigante la semajnan kvinon, jen versio de versio titolita Ĉar mi amas. Originale verkita en la angla de John Lennon kaj Paul McCartney (And I love her), ĝi estas tradukita al la portugala de Roberto Carlos kaj Erasmo Carlos, kaj el la portugala versio Jorge de Oliveira ĝin esperantigis.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!