Lunmontaro

(Originala titolo: Serra do Luar)
Verkis: Walter Franco
Traduko: Flávio Fonseca

Mi venis preni vin
Per mia penso
Mi ĵus alvenis sur vento
Ho am', ne ploru pro tia sento
Mi ĵus alvenis sur vento

Revenis mi nur pro la dir':
Mi vojaĝis al bela Lunmontar'
Mi plonĝis... ha! kun flugdezir'
Do venu nun al ripozo sur la klar'

La viv' estas agord' de l' instrumento
El eno eksteren
De ekstero enen
Je ĉiu horo, ĉiu momento
El eno eksteren
De ekstero enen

Ĉio fine temas nur pri
La mens' kvieta
La spino rekta
Kaj koro tre trankvila


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Jen modela versio! Tre facile kantebla, klara kaj bele elektanta la parolojn. Gratulon, Flafon!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Elkoran dankon, kara amiko! Laŭdo veninta de postulema poeto, kia vi, pli valoras!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!