Video preskaŭ preta!

Estas preskaŭ preta la unua muzikvideo originale produktita de BRAZILA KOLEKTO! Ĝi estas muntata nun de la profesia reĝisoro Diógenes Dias (vidu lin ĉe la foto, kun la violonistino Fabianne Gotelipe), kaj tre baldaŭ estos publikigita ĉi tie!

Kaj via kunlaboro ankoraŭ estas tre bezonata! Por ke ĉiumonate oni produktu novan videon, iĝu abonanto ĉe www.catarse.me/brazilakolekto!

La ĉi-semajnaj novaĵoj jenas:

La postnokta dormiga kanto por plenkreskuloj Lulkanto, de Chico Buarque, laŭ traduko de Flávio Fonseca.

Alia versio de la bosanovaĵo La anaso, de Jayme Silva kaj Neuza Teixeira, esperantigita de Marcos Campos.

Verkita de Sérgio Bittencourt kaj tradukita de Elvira Fontes, la elkora Kanzono.

Jorge das Neves tradukis la belan Marina, verkitan de Dorival Caymmi.

Kaj la sambo famigita de Zeca Pagodinho, Vivo vivo portu min, verkita de Serginho Meriti kaj Eri do Cais, esperantigita de Vitor Mendes.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!