Somerpluvoj

(Originala titolo: Chuvas de verão)
Verkis: Fernando Lobo
Traduko: Tarcísio Lima

De nun ni geamikoj povos esti,
Sed geamantoj ne plu.
Pasintan amon ni ne lasu resti,
Ĉar male nin forlasos ĉia ĝu’!
Resentoj sin disblovas tra la ventoj:
Jen plene vanaj sentoj,
Jen pluvoj en somer’,
Ĉar gardi en mi mem ian ĉagrenon
Ĝenas min, sed tiun ĝenon
Saĝo venkas, jen la ver’.

Ĉe l’ brusto kaj animo al mi vi fremde venas;
Mi tamen ekserenas kaj tuj konkludas, ke
De nun ni geamikoj povos esti,
“Amikoj”, sed “amantoj” tute ne.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!