Memoroj el Ipakarai'

(Originala titolo: Lembranças de Ypacaraí)
Verkis: Demetrio Ortiz k Zulema de Mirkin
Portugallingva traduko: nekonata (el Recuerdos de Ypacaraí)
Esperanta traduko el la portugala: Elma do Nascimento

En la bela nokto ni renkontiĝis
ĉe la blua lag' Ipakarai'...
Vi malĝoje kantis sur la vojeto,
belan melodion de l' gvarani'...

Kaj la malĝojeco de via kanto
igis min denove memori vin...
En la ĉarma nokto de plena luno,
viaj blankaj manoj karesis min
kun amantaj kisoj mi lasis vin...

Kie nun vi estas, ho amatin'?
Via kanto nun, mi ne aŭdas ĝin!
Kie nun vi estas, mi amas vin,
kur kor-pasi'...

Pri via memoro, mi restas ĉiam
kun mia dolor' kaj seniluzi'
Gardu, en via koro, mian memoron,
Ne forgesu min!...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!