La sambo de mia lando

(Originala titolo: O samba da minha terra)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

La sambo de mia lando logas kaj mirindas
Se oni kantas ĉiuj koksosvingas
Se oni kantas ĉiuj koksosvingas

Kiu ne ŝatas sambon
Estas ne civitan’
Pri frenezo suferas,
Aŭ piedo-malsan’

Mi naskiĝis ĉe l’ sambo,
Sambo prizorgis min,
Por mi estas la sambo
Dolĉa sorĉo sen fin’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Por sambadi mialande

2 comentários:

  1. Saluton, Flávio!
    permesu, ke mi faru malgrandan sugeston. En la lasta verso de la dua strofo, mi ŝangus ĝin al "Aŭ piedo-malsan'. " (kun streketo).

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Vi pravas, amiko Tulio! Eble mi mistajpis. Nun estas korektita! Dankon.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!