Geni' kaj la zepelin'

(Originala titolo: Geni e o zepelim)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Leopoldo Knoedt

Al ĉiu negro malbela
De l' kaj' aŭ kvartal' bordela
Ŝi jam la korpon fordonis;
Al blinda, al vagabondo,
Al migranto tra la mondo;
Nenihavanto ŝin konis.
Ŝi sin donis deknabine,
Engaraĝe, enkantine,
En put', arbaro, post ruboj;
La reĝin' de karceruloj,
Frenezulinoj, lepruloj,
De koketodomo-buboj.
Iras ŝi kun veterano,
Kiun jam forlasis sano,
Kun vidvino sen futur';
Estas ŝi bonecoputo
Tial ja la urbotuto
Ripetadas ĉiam nur:

— Ĵetu ŝtonon al Geni',
Ĵetu ŝtonon al Geni',
Por batado taŭgas ŝi,
Por surkraĉo bonas ŝi,
Donas ŝi al kiu ajn,
Damnita Geni'.

Ĝis venis el for' flosanta
Inter nuboj, plej giganta
Hele brila zepelin';
Sur domoj sin kovre sternis,
Da buŝoj du mil malfermis
El dumilkanona sin';
Dume l' urb' en tim' subita
Sentis sin paralizita,
Preta iĝi tuj ĵelea.
Sed de l' zepelingiganto
Elvenis la komandanto,
Sciigis pri ŝanĝ' idea:
Pro hororo kaj pro turpo
Renkontataj en ĉi urbo
Preferindus nekonserv',
Sed estos evit' de l' dramo,
De tiu belega damo
Noktdeĵor' je lia serv'.

— Tiu dam' estas Geni',
Sed ne eblas ja, Geni'!
Por batado taŭgas ŝi,
Por surkraĉo bonas ŝi,
Donas ŝi al kiu ajn,
Damnita Geni'.

Ĝuste ŝi kaj ne alia,
Tiel povra, simple tia,
Por la fremda viro gravis;
L' ulon pompan, tre soldatan,
Tiel povan, tre timatan,
Ŝi per kapto sorĉa ravis.
Sed okazas, ke l' ineto
— jen ŝia, ĝis nun, sekreto —
Ŝi kapricas. Ol kun estro
Tiel brile kuprodora,
Tiel nobla, kuŝ' amora
Preferindas ja kun besto.
Ho herezo! Kia miso!
L' urbo tuta por mankiso
Alpilgrimas en parad'.
Episkopo ruĝokula,
Bankier' kun not' sesnula,
Surgenua magistrat':

— Kun li iru do, Geni',
Kun li iru do, Geni',
Vi kapablas savi nin,
Elaĉeti povas nin,
Donas ja al kiu ajn,
Benita Geni'.

Petoj pluvis tiel multaj,
Tiel koraj kaj singultaj,
Ke cedis la naŭzrezisto.
En ĉi nokto de hororo,
Ŝi sin donis al amoro,
Kvazaŭ al ekzekutisto.
Li tutan nokton plezuris,
Sin surŝmiris kaj malpuris,
Ĝis li fariĝis kontenta.
Sed apenaŭ ekmatenis,
Malvarma nubo lin prenis
Per la zepelin' argenta.
Ŝi suspiris nun kun danko,
Ĝoje turnis sin al flanko,
Kun ridet', spit' al enu'.
Sed kiam nun ekaŭroris,
L' urbo tute kante ĥoris,
Ŝin ne lasis dormi plu:

— Ĵetu ŝtonon al Geni',
Ĵetu fekon al Geni',
Por batado taŭgas ŝi,
Por surkraĉo bonas ŝi,
Donas ŝi al kiu ajn,
Damnita Geni'.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto estis parto de la muzikalo Ópera do Malandro (t.e. Opero de l' Fripono), de la sama aŭtoro, lanĉita en 1978. Kelkaj fontoj indikas, ke la rolulo Geni eble estis inspirita en tiu samnoma de la teatraĵo Toda Nudez Será Castigada (t.e. Ĉiu Nudeco Estos Punita), de Nelson Rodrigues, lanĉita en 1965. (Fonto: Wikipedia)
* Vidu ankaŭ aliajn kuriozaĵojn en tiu ĉi komento.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Unuvorte, genia traduko. De karmemora sro Leopoldo Knoedt !!!

    La nomo de la ĉefrolulo, kio ankaŭ estas la titolo de la kanto, memkonstateble ( al kiuj sekvos la fontlingvan tekston ) transkribiĝis en la tradukon do perdante la ean sencon de "genio" . Se eventuale iuj scivolos pri la vera portugala vorto, tio, laŭ mi, estus kurtigo de Eugênia kaj Genoveva, kio, en aliaj lingvoj estus ekz Eugene, Genevieve ( Genie ) kaj Jenny ( angla kurtigo de Jane, kio, siavice, portugale estus Joana )

    PS: Mi iom plu traserĉis la reton kaj elkovris interesajn signifojn de la nomo ( kio, fakte, pravigas la bonkorecon de la ĉefrolulo en la kanto )

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Wel, vi tre riĉigis tiun ĉi afiŝaĵon per tiuj kuriozaĵoj! Dankon!

      Excluir
  2. Este comentário foi removido pelo autor.

    ResponderExcluir
  3. Karaj, la elekto de la nomo Geni ŝuldiĝas al tio, ke la kanzono priskribas travestiulon el la teatraĵo Ópera do Malandro, do lia nomo, Genivaldo, tre maskla, fariĝas amuze femela post la ordinare brazila karesnomita formo: Geni. Estas notinde pri tiu traduko la plendo de Leopoldo Knoedt, ke Chico Buarque ne informis, ke lia kanzono klare inspiriĝis je la rakonto Boule de Suif (Bulo de Sebo) de Guy de Maupassant. Knoedt desegnis sur sian tradukan manuskripton krucon kun la latina "In memoriam Boule de Suif"!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!