Amanta balbutulo

(Originala titolo: Gago apaixonado)
Verkis: Noel Rosa
Traduko: Flávio Fonseca

Vi-vi-virin’, vi fa-fa-faris min difekta
Mi pro anksio ko-komencas iĝi ba-ba-balbutulo
Mi-mi ne eltenas la kru-kru-kru-kruelecon de l’ soleco
Ki-ki-ki-ki-ki-kia malboneco, mi vi-vi-vivas sen stimulo

Kompa-patu al ĉi so-somnambulo
Kiu jam ekestis va-va-ge-gemulo
Nu-nu-nur pro tio, ke mi estas ne perfekta
Vi-vi-vi-vi-vi-vi-vi-via ko-ko-ko-ko-koro estas afekta

Vi-vi-virin’, vi fa-fa-faris min difekta
Mi pro anksio ko-komencas iĝi ba-ba-balbutulo
Mi-mi ne eltenas la kru-kru-kru-kruelecon de l’ soleco
Ki-ki-ki-ki-ki-kia malboneco, mi vi-vi-vivas sen stimulo

Vi la ko-ko-koron al mi donis
Po-po-poste vi mi-mi-min abandonis
Via fa-fa-fa-falseco estas ma-makulo
Vi-vi-vi-vi-vi-vi-vi-vi fariĝos tu-tu-tu-tu-tuta ĝibulo


Rim:

*La lasta strofo aludas portugalan proverbon, kiu tekstas jene: "Kiu donas kaj poste reprenas, tiu iĝos ĝibulo".

*La tradukinto dankas la valorajn sugestojn de Wel.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

8 comentários:

  1. La traduko plaĉis al mi tre. Samtempe, notiĝas rimmomanko en la unua verso de la unua strofo. Venis al mi en la kapo io tia: Vi-vi-virin’, ne tro min-min-min varme lulu . Kaj en la sekva ( dua ) verso samstrofa, laŭ mi, treega iom troas :-) Venis al mi ĉi tio: Mi pro anksio ko-komencas iĝi bal-bal-balbutulo

    ResponderExcluir
  2. Koncerne la duan strofon:
    Kompa-patu al ĉi mo-mortanta ulo
    Ja va vagisto tamen sen sen kulpulo
    Nu-nu-nur pro tio, ke mi ne per perfektas
    Vi-vi-vi-via kor' jam tu tut ali aspektas

    ResponderExcluir
  3. Kompreneble tio estas nura alies komento. Se ion de tio vi decidos uzi, senprobleme .


    Wel.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Kara Wel!
      Viaj komentoj, kiel ĉiam, estas tre valoraj!
      Mi tre ŝatis tiun: "Mi pro anksio ko-komencas iĝi bal-bal-balbutulo", ĉar mi ankaŭ ne ŝatis la enmeton de "treega".
      Tamen pri la aliaj, mi preferas miajn solvojn (mi ŝatis la ideojn pri "somnambulo" kaj "vagemulo", kaj mi volas teni la rimon de "difekta" kun vortoj de la dua strofo, ĉefe ĉar ĝi ripetiĝas tuj poste).
      Se vi permesas, mi uzos vian sugeston por la dua verso, ĉu?
      Kaj mi sugestas: kial vi ne faras mem kompletan tradukon? Se vi faros, mi volonte publikigos ĝin.
      Elkoran brakumon!

      Excluir
  4. Korekto: mortonta ulo anstataŭ mortanta ulo .

    ResponderExcluir
  5. Brila tiu arto labori kune. Brilega la rezulto!👏👏👏

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!