Akvoj de marto

(Originala titolo: Águas de março)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Wel

Kaj stang', kaj ŝton'
estas fino de voj'
estas stumpoamas'
estas paso de roj'
estas peco de vitr'
estas viv', estas rok’
estas sun', estas mort'
estas maŝ', estas hok'
estas lignoodor'
estas arba tuber'
hastflug' de bird'
antaŭ paŝoleĝer'
estas susur' de vent´
tuja falo de ber'
estas volo-ne-vol'
estas ega mister'
estas zumo de briz'
estas la tuta ver'
estas kav', estas trab'
fest' de ligno kaj fer'
estas akvo de pluv'
en parol' kun river'
jen la akvoj de mart'
jen renaskiĝa ter'
'stas paŝ' sur grund'
estas vol' de liber'
en la mano hirund'
sen ajnmank' de tener'
tuja flug' al ĉiel'
boj' kaj kuro de hund'
la babilo de roj'
tra la terofekund'
estas fundo de put'
estas fino de voj'
sur vang' jen la strang'
el la manko de ĝoj'
'stas dorn', 'stas najl'
estas kant' kaj rakont'
estas guto post gut'
la venonta estont'
estas fiŝ', estas gest'
estas kaposalut'
estas lum' de maten'
estas gaja diskut'
estas task', estas tag'
estas bova konvoj'
estas brandobotel'
pec' de ĝi laŭ la voj'
estas plano por dom'
estas plia farot'
estas ĉara pane'
estas kot', estas kot'
estas punkto, estas pont'
estas buf', estas ran'
estas leko de kat '
je frumatena ban'
estas l' akvoj de marto
kun ferm' al somer'
estas viv-antaŭvid'
en la koro esper'

estas kulebro, ŭaŭ!
kuru knabo, knabin'
ke tuj venu morgaŭ'
jam al pluvo la fin'
estas l' akvoj de marto
kun ferm' al somer'
estas viv-antaŭvid'
en la koro esper'
kaj stang', kaj ŝton'
estas fino de voj'
estas stumpoamas'
estas paso de roj'
estas punkto, estas pont´
estas bufo, estas ran'
estas klarhorizont´
estas febroresan'
estas l' akvoj de marto
kun ferm' al somer'
estu viv-antaŭvid'
en la koro esper’

(finaj vorteroj de la unua strofo)

ango - ono
ino - ojo
umpo - aso
aso - ojo
eco - itro
ivo - oko
uno - orto
aŝo - oko
estas l' akvoj de marto
kun ferm' al somer'
estas viv-antaŭvid'
en la koro esper'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!