Rekompencoj

Komenciĝis la preparado de rekompencoj por la apogantoj de la Abonkampanjo! Interalie, la presaĵo kun la muziktekstoj publikigitaj en junio (kategorio de kontribuo: Kolektanto) estas belega! Ĝi estas vera revueto, por ke oni povu konservi paperforme la enhavon de BRAZILA KOLEKTO.

Jen la ĉi-semajnaj novaĵoj:

La mallonga kaj ritmoplena Ireni, de Caetano Veloso, laŭ traduko de Afonso Camboim.

Ave-Maria en la monto, verkita de Herivelto Martins, estas kvazaŭ klasikaĵo de la brazila muziko. Esperantigis ĝin Sylla Chaves.

Unu el la plej fruaj komponaĵoj de Chico Buarque, jen Pli da sambo, tradukita de James Rezende Piton.

Kaj du versioj de grava kanto de Lulu Santos kaj Nelson Motta: Kvazaŭ la ondoj, far Tarcísio Lima, kaj Kiel la maronda flu', far nekonata tradukinto.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!