Nur pri ŝi

(Originala titolo: Somente nela)
Verkis: Paulinho Moska k Carlos Rennó
Traduko: James Rezende Piton

La enamiĝo estas vera frenezaĵo
Kaŭzita de alia, mi ne dormas
Ĉe ŝi la eternec', ja nur bagatelaĵo,
Se malproksime la minut' enormas.

La enamiĝo estas vere ja malsano
Kaŭzita de alia, mi ne manĝas
La pensoj daŭre ardas, ho vulkano,
Vor' aŭ langvor' nenion dume ŝanĝas.

Mi nur tremadis, kun febro, malvarm',
Kun ĉia trem' pro amo kaj pasi'
Kaj daŭris mia stato de alarm'
Mi pensis ne pri mi, ja nur pri ŝi

Mi ridis kaj ploris alterne
La plej bela dolor' por mi
Dum horoj kaj tagnoktoj ĉi-interne
Mi pensis ne pri mi, ja nur pri ŝi.

Se ĉiu enamiĝo ŝajnas ja ridinda,
Mi tute fajfas pri ĉi opini',
Kaj oni sentas sin klarvida, kvankam blinda
Mi tia sentis min rilate ŝin.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. Tre bonkvalita versio por same bela originalo. Gratulon al la tradukinto!

    ResponderExcluir
  2. Mi kore dankas pro la regulaj kontribuoj de vi ambaŭ, Cícero kaj Flávio, de kies admirinda klereco mi multe lernas.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!