Neniu amas min

(Originala titolo: Ninguém me ama)
Verkis: Antônio Maria k Fernando Lobo
Traduko: Sylla Chaves

Neniu amas
nek volas min,
neniu flamas
ĉe mia sin’.

La vivo pasas,
kaj mi – en sol’,
ĉar ĝi min lasas
ja sen konsol’.

Mi venis laŭlonge de l’ vivo,
tra la batoj de l’ sorto,
vivante sen vera motivo,
ĝis venos la morto,
jam laca pri l’ nuno,
jam laca pri mi,
dum venas maljuno
kaj seniluzi’...


Registrita de la kantistino Aurora Miranda, en la albumo Brazilo Kantas por Pli Bona Mondo, en 1970.



Kantas: Aurora Miranda
Muzikaranĝo: Maestro Cipó


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!