Kanto de l' ekiro (Suito de l' fiŝistoj)

(Originala titolo: Canção da partida (Suíte dos pescadores))
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Flávio Fonseca

Per mia floso iros mi al mar',
Al la labor', ho karulin'.
Se Dio volos, en reven' el mar'
Ja bonan fiŝon portos mi.
Miaj kunuloj kunos en alven'
Kaj al ĉiela Dio dankos ni.

Ĝis la, ĝis la
Ho fiŝisto ne forgesu min
Preĝos mi por bonvetero, ho kara,
Ke ne estu pluva ĝen'
Kaj pretigos vian liton kun mola
Bonodora rosmaren'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. PROPONO DE RIMADO:
    Preĝos mi por bonvetero, ho kara,
    Ke ne estu pluva ĝen'
    Mi pretigos vian liton kun mola
    Bonodora rosmaren'

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Via sugesto por la antaŭlasta verso estas tre bona, kaj mi akceptas ĝin.
      Bedaŭrinde ne eblas ŝanĝi tion en la jam presitaj revuetoj distribuitaj al la abonantoj de la retejo.
      Dankon, kara!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!