Jolanda

(Originala titolo: Yolanda)
Verkis: Pablo Milanés
Portugallingva traduko: Chico Buarque
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Jen ĉi kanzon' ja estas pli ol nur kanzon'
Ĝi fariĝas mia amdeklaro
Gracia sen ke mi pensu pri la ĝusta formo
Sed senracia kvazaŭ ŝtormo
Mi amas, mi amas, mi amas vin, mi amas

Se vi forestas mia kor' sopiras
Kaj se vi mortos mi vin akompanos
Kiam soleco alvenas kaj frapadas
Kaj mankas la varmo de via korpo
Mi serĉas, mi serĉas, mi serĉas vin, mi serĉas

Kiam mi vidis vin l' unuan fojon
Mi estis certa, ke vi min malkovros
Vi venas kaj tuj senhonte min nudigas
Kaj ekbruligas mian fajron
Mi ĝuas, mi ĝuas, mi ĝuas vin, mi ĝuas

Kiam mi sentas miajn fortojn tuj frakasi
Mi nepre ŝirmiĝas en via sino
Dirante la preĝon kiun vi inventis
Mi rigardas vin kaj ekkrias
Jolanda, Jolanda, mi bezonas vin Jolanda!



Voĉoj: Grupo Nova Erao (Adair de Arêda, Amélia Barbosa k Shirlene de Arêda)
Gitaro, aranĝo k direktado: Flávio Fonseca
Piano: José Cabrera
Kontrabaso: Paulo Dantas
Drumo: Leander Motta
Sakso: Ademir Jr.
Violonoj I: João Paulo Machado k Billy Geier
Violonoj II: Diogo Brito k Fabianne Gotelipe
Aldo: Daniel Marques
Violonĉelo: Norma Parrot
Studioj k teknikistoj: Beco da Coruja (Lautaro Wlasenkov) k 1234 (Pedro Tavares)
Filmado k muntado: Diógenes Dias


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Jolanda

2 comentários:

  1. Belega kanzono kaj bele kantata, ĝi estas inter la plej famaj amkanzonoj de Kubo. Dankon pro la bela interpreto!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Mi tre ĝojas, ke vi ŝatis, Javier! Estu ĉiam bonvena al Brazila Kolekto!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!