Ave-Maria en la monto

(Originala titolo: Ave Maria no morro)
Verkis: Herivelto Martins
Traduko: Sylla Chaves

Zinka dom', malriĉa
sed feliĉa,
en la supro
de la monto,
estas laborist-vila'!
Certe la domoj
de riĉaj homoj
komfortas pli,
sed la loĝantar' de l' monto
jam vivas proksime de Di'!

La birdetaro,
ĉe sun-ekstaro
aŭ tago-fin',
per la birda sia preĝ'
al la ĉielo
direktas sin,

kaj, frumatene,
la monto pia
preĝadas jene:
Ave-Maria!

Ave-Maria!
Ave-Maria!

Noktiĝe la monto pia
repreĝas al patrin' Dia:
Ave-Maria!


Rim:
Ave-Maria = preĝo al la patrino de Jesuo.
Zinka domo = ĉi tie: domaĉo el ligno kaj/aŭ pecoj kaj forĵetaĵoj el ladaj skatoloj.

Registrita de la kantistino Franca Fenati, en la albumo Brazilo Kantas por Pli Bona Mondo, en 1970.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Franca Fenati)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ave Maria sur monteto

2 comentários:

  1. Kie oni povas trovi tiun kanton de Franca Fenati?

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon pro la demando, Odília.
      Ĝi enestas en albumo elĉerpita.
      Mi baldaŭ aldonos la aŭdion ĉi tie.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!