Abonkampanjo!

Nun vi povas aboni la retejon BRAZILA KOLEKTO!

Tio signifas, ke Brazila Kolekto ekproduktos originalajn muzikvideojn. Kaj vi, krom apogi gravan kulturan iniciaton, vi ricevos ĉiumonate rekompenco(j)n, laŭ la kategorio de via abono. Vidu pliajn detalojn ĉe catarse.me/brazilakolekto (dulingva: portugale kaj esperante).

La ĉi-semajnaj novaĵoj estas:

La bolereca Kie iradas vi, de Hermano Silva kaj Vinicius de Moraes, laŭ versio de Vitor Mendes.

La sudeca Ĝirĝirado, de Kleiton Ramil (de la duopo Kleiton k Kledir), tradukita de Cícero Soares.

La solena nordorienta Kanto de l' ekiro (el Suito de l' fiŝistoj), de Dorival Caymmi, esperantigita de Flávio Fonseca.

La latinamerika Jolanda, kiun Chico Buarque tradukis el Pablo Milanés, kaj Jorge de Oliveira tradukis al Esperanto.

Kaj la grava poemo Kaj nune, Jozef'?, de la elstara poeto Carlos Drummond de Andrade, muzikigita de Paulo Diniz kaj alportita al nia lingvo de la same elstara Sylla Chaves.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!