Nur pro am' mi vin alvokas

(Originala titolo: Só chamei porque te amo)
Verkis: Stevie Wonder
Portugallingva traduko: Gilberto Gil (el I just called to say I love you)
Esperanta traduko el la portugala: Antonio Luís Lourenço dos Santos

Ne pro Novjar'
Ne pro gastar'
Ne pro buked'
je tag' de Sankta Valenten'
Ne pro ekflor'
aŭ pro birda hor'
Ne pro surpriz'
en viv' el tiom da banal'
Ne pro pluvem'
Ne pro poem'
Ne pro nuptfest'
en ĉarm' de frusomera varm'
Do je dekroĉ'
jen nun amata voĉ'
per vortoj tri
la ĵur' pri am' kaj vi kaj mi

Nur pro am' mi vin alvokas
Nur pro am' jen kisoj el la for'
Nur pro am' mi vin kore alvokas
Ĉar mi amas vin
De l' fundo de la kor'

Ne pro somer'
Ne pro vesper'
Ne ĉar dum nokt'
la lun' lanternas por amlud'
Ne pro aŭtun'
Aŭ pro mankanta sun'
Ne ĉar birdar'
En sor' ekflugas fuĝe for
Ne pro neĝvent'
Ne pro Advent'
Ne pro Kristnask'
kun kant' kaj dankoj al donant'
Sed pro motiv'
el homa viv'
la korinklin'
al la tri-vortaĵ' "Mi amas vin!"

Nur pro am' mi vin alvokas
Nur pro am' jen kisoj el la for'
Nur pro am' mi vin alvokas
ĉar mi amas vin
de l' fundo de l' kor'
De la kor'
De la koro


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukojn:
Telefonu
Vokis mi, ĉar vin mi amas

2 comentários:

  1. Tre bela kanto! Estas interese kaj utile vidi kelkajn tradukojn por eventuale elekti preferatan.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Prave! Tial en Brazila Kolekto oni publikigas multoblaĵojn.
      Dankon pro via vizito kaj komento!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!