Ĝojo, ĝojo

(Originala titolo: Alegria, alegria)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Dokito

Vojirante kontraŭ vento,
Sen tuko, sen dokumento...
Je sun' de preskaŭ decembro,
Mi iras...
Sun' dividiĝas je rimoj,
Je spacoŝipoj, geriloj,
Je kardinalaj belinoj...
Mi iras...
Je prezidantaj vizaĝoj,
Por longaj kisoj de amo,
Sur dentojn, krurojn kaj flagojn,
Bombon, Brigitte Bardot
La suno sur novaĵostandojn
Alportas ĝojon, ankaŭ pigron...
Kiu legas tiom da?
Mi iras...
Jen inter fotoj kaj nomoj,
L' okuloj kun mil koloroj,
La brust' je vanaj amoroj
Mi iras...
Kial ne, kial ne?

Ŝi pensas pri edziniĝo
Ne plu mi iris lernejon
Sen tuko, sen dokumento,
Mi iras...
Jen mi trinkas koka-kolon
Ŝi pensas pri edziniĝo,
Mi kantas al mi konsolon!
Mi iras
Jen inter fotoj kaj nomoj,
Sen libroj kaj sen pafil'...
Sen malsato, telefono,
En la koro de Brazil'!...
Ŝi eĉ nescias, pensis mi
Pri kantado ĉe televid'
La sun' tiom belegas,
Do mi sen tuko, sen dokumento,
Neni' en poŝoj aŭ manoj,
Mi volas daŭri kun vivo, ho, am',
Mi iras...
Kial ne, kial ne?
Kial ne, kial ne?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

5 comentários:

  1. Este comentário foi removido pelo autor.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. La teksto ja redonas la spiriton de la fontlingvaj versoj ( Nur, ĉu koka-kolo jam enkorpiĝis en la lingvo flankflanke al koka-kolao ? )

      Excluir
    2. Kara Wel, mi pensas ke la ĝusta formo estas "koka-kolao", vi pravas. Eble la tradukinto faris tiun liberan elekton pro la metriko kaj rimo.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!