Tipaj stiloj

Kelkaj tipaj brazilaj muzikstiloj estas kriterioj por serĉi muzikaĵon en BRAZILA KOLEKTO. Trovu en la dekstra kolumno la rubrikon Serĉu laŭ tipa stilo, kaj elektu inter Bosanovo, Karnavala, Sambo, SertanecaŜoro, kiuj estas la ĝisnunaj stiloj. Aliaj aperos estonte, kaj la kvanto de tiuj pligrandiĝas ĉiam.

Kaj la ĉi-semajnaj novaĵoj estas:

Unu el la plej famaj kantoj de la preskaŭ mita artisto Raul Seixas, laŭ tri malsamaj (kaj bonaj) tradukoj: Belece freneza, de Vitor Mendes, Freneza, de Jorge de Oliveira kaj Frenezulbeleco, de Antonio Luís Lourenço dos Santos.

Kaj du pliaj kontribuoj de italoj:

La granda am', de Tom Jobim kaj Vinicius de Moraes, laŭ versio de Giuseppe Castelli.

Kaj La amatino de amiko mia, de Roberto Carlos kaj Erasmo Carlos, tradukita de Emanuele Rovere (tiu ĉi akompanata de video).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!