Pliaj videoj

Pliajn videojn vi trovos en BRAZILA KOLEKTO! Ne nur de kantoj novaldonitaj, sed ankaŭ de aliaj kiuj antaŭe jam troveblis en la blogo, kaj nun estas akompanataj de videoj.

La novaĵo estas tiu bonega versio, bonega ludado kaj registrado en bonega video: La pac', de Gilberto Gil kaj João Donato, tradukita de Manolo Pankorbo kaj Roger Borges.

Kaj videoj estis aldonitaj al la kantoj: Korkovado, Akvarelo, Knabino el Ipanema, La muzikistaro, Marŝu soldato kaj Unutona sambo.

La ceteraj versioj aldonitaj ĉi-semajne estas:

Akvoguto, de Chico Buarque, laŭ versio de Cícero Soares.

Verkita de Cláudio Nucci, Mú Carvalho kaj Paulinho Tapajós, la duoblaĵo Malnova ŝuoMalnova ŝu'; la unua estas tradukita de Flávio Fonseca, kaj la dua de Jorge de Oliveira.

Kaj la porinfana Gaspareto, de Renato Corrêa (de la grupo Golden Boys), laŭ traduko de Wladimir Simão.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!