Flugilo blanka

(Originala titolo: Asa branca)
Verkis: Luiz Gonzaga k Humberto Teixeira
Traduko: nekonata

Ĉe la vid’ de l’ tera ardo
kvazaŭ lignofajra vor’
demandis mi, aj, al ĉieldi’, aj
pro kio tiu ĉi malfavor’.

Kia braĝo, kia forno
eĉ ne unu plant’ aŭ flor’
pro akvomanko brutaro mortis
alzano mia soifis for.

Kaj eĉ la flugilo blanka
el la ardo flugis for
Rosinjo diris mi, nun adiaŭ
sed kun vi restas plu mia kor’.

Multajn mejlojn mi trapasis,
tra soleco kaj dolor’.
mi re la pluvon atendos fali
por hejmen veni el tiu for.

Kiam de l’ okuloj viaj
plantojn kovros verdkolor’,
mi vin certigas ne ploru ne ja
mi venos re ja, mia trezor’.



Rim: se iu scias, kiu estas la tradukinto, bonvolu informi al mi!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Blanka flugilo
Flugil' blanka
Flugil' blanka
Kampar' en braĝo
Kolombetoj

4 comentários:

  1. Mi kredas ke tiu versio estas de Tarcísio Lima. Pli bone demandi al li ĉu tio veras.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Saluton, Edson! Dankon pro via komento, kaj pardonu, ke nur hodiaŭ mi vidis ĝin.
      Mi transdonis ĝin al Tarcísio, espereble li respondos.

      Excluir
    2. Salutojn, estimataj amikoj Flávio kaj Edson!

      Ne. Bedaŭrinde ne mi subskribas ĉi tiun belan tradukon! Sed tiu dubo estas ja grava distingo kaj vera laŭdo favore al miaj klopodoj, kiel e-tradukanto (de brazilaj kanzonojl)!!

      Mi klarigas: antaŭlonge, mi prenis la tekston kaj en sama okazaĵo (sed ne en sama momento) demandis al tri nun karmemoraj samideanoj, tiutempe la ĉitieaj tri plej kompetentaj esperanto-tradukantoj, nome Geraldo Mattos, Sylla Chaves kaj Leopoldo Knoedt, ĉu iu el ili aŭtoras tiun tradukon; unu post la alia respondis same: "mi supozis, 'ke ĝi estus VIA!'"

      Sed, bedaŭrinde ĝin ne mi verkis. Neniu scias, kiu tion faris. Tial mi citas nur jene "anonima tradukanto", kiam mi ĝin inkluzivas en miaj esperantujaj koncertoj...

      Excluir
    3. Dankon, kara Tarcísio, pro tiu tre kompleta respondo, kiu tre riĉigas Brazilan Kolekton!
      Elkoran brakumon!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!