Pont' super akvokirlo

(Originala titolo: Rio das inquietas águas)
Verkis: Paul Simon k Art Garfunkel
Portugallingva traduko: Guilherme Arantes (el Bridge over troubled water)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Se vi lacos kaj sentos vin
Sen forto nek esper'
Mi fortigos vin, restos ĉe vi, ho!
Se venos sufer'
Kaj ĉiuj estos for
Kvazaŭ pont' super akvokirlo mi subtenos vin

Se vi tristas kaj via kor'
Troviĝas en malhel'
Mi lumigos ĝin, restos ĉe vi, ho!
Fariĝos ĉiel'
El plej terura nokt'
Kvazaŭ pont' super akvokirlo mi subtenos vin

Eknavigu, ne timu plu
Estu trankvila, ĉar
Ĉien mi sekvados vin, restos ĉe vi, ho!
Malkvieta mar'
Neniam ĝenos vin
Kvazaŭ pont' super akvokirlo mi protektos vin


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Mi havas tradukon por tiu kanzono faritan de William Auld!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Mi ne konas, sed ĝi certe devas esti bonega.
      Tamen, por BK ĝi ne taŭgas, ĉar ne estas brazila.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!