Vokis mi, ĉar vin mi amas

(Originala titolo: Só chamei porque te amo)
Verkis: Stevie Wonder
Portugallingva traduko: Gilberto Gil (el I just called to say I love you)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge das Neves

Vin amas mi
el tuta kor'
kaj ne ĉeestas vi
aŭ vi promenas for
nenia tag', nenia hor'
valoras pli, aŭ daŭras plu en la memor'.
Pro vi la sun'
brilas sur blu'
kaj la sopir' al vi konsumas plu
En la real', en fantazi'
vi la etoso kaj eterna poezi'

Vokis mi, ĉar vin mi amas
vokis mi, ĉar vin adoras mi
vokis mi, ĉar mi tre amas
amas mi el la fundo de la kor'!

Dum la printemp'
dum la somer'
en vintra la rigor'
en senfrukta aŭtun'
pro vi beliĝas tuta Ter'
pro vi promenas sur ĉiel' arĝenta lun'
odoras flor'
en la ĝarden'
pepadas birdoj
kaj forflugas la ĉagren'
kaj eĉ murmur' de frosta vent'
signifas ne parolon tristan de turment'...

Vokis mi, ĉar vin mi amas
jen vokis mi, ĉar vin adoras mi
vokis mi, ĉar mi tre amas
vin amas mi ĝis la fundo de mia kor'...
de mia kor'
de mia kor'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Nur pro am' mi vin alvokas
Telefonu

3 comentários:

  1. Dankon, mi ŝategas tiujn muzikojn en Brazila Kolekto, tamen mi ankaŭ ŝatos aŭskulti tiujn belajn versiojn.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Sendube, vi tute pravas! Aŭdigi ilin estas en niaj planoj. Revenu ĉiam, kaj baldaŭ vi vidos novaĵojn!
      Dankon pro la komento.

      Excluir
    2. Bonegan novaĵon! Ekde nun mi atendas, dankon.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!