Pli ol 100!

Nia blogo BRAZILA KOLEKTO jam enhavas pli ol 100 brazilajn kantojn esperantigitajn! Kaj ni estas nur en la komenco...

Ĉu vi scias, kiu verkis la internacie faman datrevenan kanton? Kaj kiu tradukis ĝin al la portugala? Kaj el la portugala, kiu esperantigis ĝin? Ĉion ni malkovris kaj rakontas ĉi tie al vi: jen la kanto Gratulon al vi.

Vidu ankaŭ la jenajn kantojn, ĉiuj tradukitaj de Flávio Fonseca:

Pantanala trajno, de Paulo Simões k Geraldo Roca, tre famiĝis en Brazilo per la voĉo de Almir Sater.

Unu el la plej belaj kaj poeziplenaj komponaĵoj de Chico Buarque: Ajna kanzon'.

Upa negreto estas verkita de Edu Lobo k Gianfrancesco Guarnieri por teatraĵo, kaj famigita de Elis Regina.

Kaj Marakangaljo, de Dorival Caymmi, kompletigas la ĉi-semajnan kvinopon.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!