La blogo Brazila Kolekto nun estas ankaŭ en Instagram kaj Twitter! En ambaŭ la alnomo estas @BrazilaKolekto. Se vi estas en tiuj sociaj retoj, sekvu ĝin! Kaj lasu tie komentojn, resendu la tuiteraĵojn, partoprenu!
La novaj versioj de tiu ĉi semajno estas:
Markoj, salutante la novan jaron. La traduko estas de Vitor Mendes.
Ankaŭ tradukita de li, estas Mi iros al Kalifornio, de Lulu Santos k Nelson Motta, pri revo de surfisto.
Ankoraŭ sub la etoso de Kristnasko, jen plia porinfana kanto el la KD Ni dancu en la rondo: Ho fratineto mia, tradukita de Jorge Teles.
Kaj jen du malsamaj versioj por la Lulkanto de Dorival Caymmi: unu laŭ traduko de Túlio Flores, alia laŭ traduko de Sylla Chaves.
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!