Tago en Itapuan'

(Originala titolo: Tarde em Itapuã)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Baneluzita kalsono, vagad' en milda somer'
Fora senfina marfono, ĉiela ark' en l' aer',
Poste la plac' en promeno, kaimkanzona etos',
Ripoz' en mat' el vimeno, bongusta akv' el kokos'

Bonas
Tag' en la plaĝ' Itapuan'
Ĉe l' suno de Itapuan',
Marbruo de Itapuan'
Amante en Itapuan'

Ĝui la maron, prezenti plej ĉarman verdon ĉe l' strand’,
Pri l' naturbeloj komenti drinke de brazila brand’
Kaj gape forrigardante la maron ĉe l' horizont',
Senti magie kaj lante rondiron de l' tuta mond'

Bonas
Tag' en la plaĝ' Itapuan'
Ĉe l' suno de Itapuan',
Marbruo de Itapuan'
Amante en Itapuan'

Ĉe l' freŝa brizo vespere venanta borden de l' mar',
Brue blovante leĝere supren de l' kokosarbar'
Kaj en la spaco serena kiel en sentempa nun',
Dormi ĉe l' bruna belplena Itapuana plenlun'

Bonas
Tag' en la plaĝ' Itapuan'
Ĉe l' suno de Itapuan',
Marbruo de Itapuan'
Amante en Itapuan'


Rim: Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio, de Vera Jordan. Memeldona, 2007


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Liberhorar' en Itapoã

5 comentários:

  1. Ho tio estas sendifekta, cetere alte laŭdinda, redono de la fontlingva perlo. Nur, pro ritmo, "Bonas" misbonas , ĉu ne ? ( Venis al mi io kia: La bon' / De tag' en plaĝ' Itapuan' )

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon pro via komento, kara amiko Wel!
      Jes, vi tute pravas. Tamen, pro respekto al la tradukinto, jam forpasinta, mi decidis restigi la version sen korekto.
      Ĉu vi vidis la version de Aaron?

      Excluir
  2. Aŭ:
    Bonbon'
    Tag' en la plaĝ' Itapuan'

    ResponderExcluir
  3. Kompreble ( pri Bonas )

    Jes mi legis la version far Aaron . Ĝi ankaŭ estas bela !

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!