La nokto de karino

(Originala titolo: A noite do meu bem)
Verkis: Dolores Duran
Traduko: Sylla Chaves

Volas mi en la mondo la rozon plej belan
kaj la plej frue venantan lumon stelan
por la belig' de l' nokto de karin'!

Serĉas mi la trankvilon de dormo infana,
la tenerecon de tuŝo du-mana,
por la belig' de l' nokto de karin'!

Volas mi tutan gajon de ŝipa reveno,
la sindonemon de flora ĝardeno,
por la belig' de l' nokto de karin'!

Aj! Mi volas amon falantan en ondo,
mi volas tutan belecon de l' mondo,
por la belig' de l' nokto de karin'!

Aj! Kiel la hora fluad' vundas min!
Kiel mi volus gardadi ĝis fin'
l' okulojn puraj por rigardi ŝin!



Kantas: Ana Paula Pose
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Se mi estus poeto mi kapablus komentarii. Mi nur povas admiri!

    ResponderExcluir
  2. Kara Amiko,

    mi ege gratulas vin pro via tre valora arta laboro celanta la disvastigon de nia kara lingvo.
    Kore,

    José Passini

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!