Madonna kaj Caetano

La internacie famega kantistino Madonna surgenuiĝis ĉi-semajne antaŭ la brazila kantisto Caetano Veloso (vidu foton)! Oni ne povas ignori tian geston, do mi publikigas hodiaŭ plian verkon de Caetano, Leoneto.

Kaj, fermante la monaton de la infanoj, jen kvar novaj tradukoj: Blato diras ke ĝi havas kaj Vergon ĵetis mi sur katon, ambaŭ far Jorge Teles. Responde al simpatia polemiko, jen alia alternativo de ĉi lasta, Mi amu katidojn, far eminenta prof-ro Josias Barboza. Kaj ankaŭ instruistino Maria Eurípedes debutas ĉe niaj paĝoj, per la traduko La serpento ne havas piedon.

Kaj vi revenu ĉiam! Mi preparas surprizojn por novembro, kaj jam en la venonta semajno bona novaĵo okazos.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!