Leoneto

(Originala titolo: Leãozinho)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Mi tre ŝatas vidi vin, leoneto,
pluirantan sub la sun'.
Mi treege ŝatas vin, leoneto.

Por senmalĝojigi min, leoneto,
mian koron solan nun,
mi bezonas nur renkonti vin je ven'.

Tia ido de leon', luma sunmaten',
trenas mian vidon kiel magneto.

Mia kor' estas la sun', patro de l' kolor',
kiam haŭton vian ŝmiras per oro.

Mi tre ĝojas vidi vin, leoneto,
vian haŭton ĉe la lum',
en la maro sub la sun', bela sceno.

Mi tre ĝojas sub la sun', leoneto,
malsekigi l' krinojn dum
mi proksimas al vi kun ĉi kvieto.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto estis verkita omaĝe al la basgitaristo Dadi Carvalho.



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

6 comentários:

  1. Mi tre ŝatas renkonti la virkaton de mia najbarino, kiu pro siaj strioj nomiĝas Tiger - do Tigro... Li perŝtupare estas pli rapide ĉe mia hejmpordo ol mi perlifte. Ofte mi prenas ĝin en miajn brakojn kaj venigas lin viziti mian loĝejon :-)

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Neeviteble oni pensas pri aminda bela besteto, ĉu ne? Tamen, la aŭtoro dediĉis tiun kanton al kolego, muzikisto de lia tiama bando, kiu havis abundan hararon, kvazaŭ leon-krinojn. Do, "leoneto" ĉi tie povas esti kares-alnomo.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!