Mia bon', mia malbon'

(Originala titolo: Meu bem, meu mal)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Vi estas mia vojo
La ĝojo, kaj arto
Ekde la starto mi volas vin

Balzamo kaj benigno
La signo, kaj zeno
Sekurhaveno kvazaŭ patrin’

La tim’ kaj ocean’
La vin’ kaj la ĉampan’
Vizio de senfinastral’
Dronigo kaj apogo
Tabako kaj la jogo
Vi estas mia drogo
Pasi’ kaj karnaval’

La bon’, malbon’, la mal’


Rim: Astralo = spirita mondo (laŭ Dicionário Português-Esperanto de A. K. Afonso Costa)

Registrita de kantistino Luanda Cozetti en albumo Vinilkosmo-kompil' Volumo 2, en Julio 1996.
Albumo disponebla ĉe Vinilkosmo.



Kantas: Eveline Paŭla


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Bonega traduko kaj bonega versio de Luanda Cozetti. Gratulojn! Mi esperas ke vi baldaũ aperigos pliajn albumojn de la Brazila Kolekto!

    ResponderExcluir
  2. Tiu tre bela versio de Luanda Cozetti estas nun disponebla bitforme ĉu elŝute en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉi tie:
    https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kompiloj/3-vinilkosmo-kompil-volumo-2.html

    ĉu elsendflue en la justa elsendfluejo 1D tuŝ alirebla tra la ABONKLUBO:
    http://music.1dtouch.com/albums/229308

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!