Konstruo

(Originala titolo: Construção)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Leopoldo Knoedt

Ĉifoje amis li kvazaŭ ĝi estus lasta foj’
L’ edzinon kisis li kvazaŭ ĝi estus lasta foj’
Kaj ĉiun filon tre kvazaŭ li estus sola fil’
Li iris trans la straton per la propra tima paŝ’

Konstruon grimpis sur kvazaŭ li estus nur maŝin’
Kaj levis sur plataĵ’ kvar murojn de solida fort’
Per briko apud briko laŭ desegne sorĉa plan’
Vualis la okulojn krom cemento, larmogut’

Li do sidigis sin kvazaŭ jam por sabatotag’
Ĉe fazeol’ kun riz’ kvazaŭ li estus princa moŝt’
Li trinkis kun singult’ kvazaŭ li estus dronadant’
Li dancis kun rideg’ kvazaŭ lin ravus muzikist’

Kaj stumblis en ĉiel’ kvazaŭ li estus ebriul’
Kaj ŝvebis en aer’ kvazaŭ li estus ia bird’
Surtere kuŝis nun kvazaŭ li estus mola pak’
Kaj agoniis en la mezo de la ĉefa voj’
Li mortis sur misflank’ — malhelpo en la trafikej’

Ĉifoje amis li kvazaŭ ĝi estus lasta foj’
L’ edzinon kisis li kvazaŭ ŝi estus sola in’
Kaj ĉiun filon tre kvazaŭ temus pri l’ erarint’
Kaj iris trans la straton per la paŝ' de ebriul’

Konstruon grimpis sur kvazaŭ per tre solida fort’
Kaj levis sur plataĵ’ kvar murojn kun ensorĉa log’
Per briko apud briko laŭ desegne saĝa plan’
Vualis la okulojn la cement’ kaj trafikej’

Li do sidigis sin kvazaŭ li estus princa moŝt’
Ĉe fazeol’ kun riz’ kvazaŭ ne estus io plej
Li trinkis kun singult’ kvazaŭ li estus nur maŝin’
Li dancis kun rideg’ kvazaŭ li estus tie ĉi

Kaj stumblis en ĉiel’ kvazaŭ lin ravus muzikist’
Kaj ŝvebis en aer’ kvazaŭ jam por sabatotag’
Surtere kuŝis nun kvazaŭ li estus tima pak’
Kaj agoniis meze de la vojo — dronadant’
Li mortis sur misflank’ — malhelpo en la ĉefa voj’

Ĉifoje amis li kvazaŭ li estus nur maŝin’
L’ edzinon kisis li kvazaŭ laŭ ia saĝa plan’
Li levis sur plataĵ’ kvar murojn kvazaŭ mola pak’
Per briko apud briko laŭ desegne sorĉa plan’
Sidigis poste sin kvazaŭ li estus ia bird’
Kaj ŝvebis en aer’ kvazaŭ li estus princa moŝt’
Surtere kuŝas nun simile al ebria pak’
Li mortis sur misflank’ — malhelpo por sabata tag’


KURIOZAĴO: Tiu kanto jam estis elektita per enketo far ĵurnalo Folha de São Paulo kiel la "dua plej bona brazila kanto en ĉiuj tempoj", kaj per enketo far revuo Rolling Stone, kiel la "plej grava brazila kanto en ĉiuj tempoj". (Fonto: Wikipedia)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Konstruaĵo

2 comentários:

  1. Imagu ni videon kun ambaŭ versioj kantataj unu post la alia akompanata de la gitaroj de Cícero, A. Camboim kaj la muzikreĝisoro Flafon!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!