Ĉeno

(Originala titolo: Corrente)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Hodiaŭ sambon faris mi novplene
Dirante kion pensas mi ververe
Mi pensas, ke ĉi sambo sonas ĉene
Kaj certe signaturas mi kohere

Nuntempe ja necesas observado
Por vidi, ke la sambo evoluas
Kaj nur ebria aŭ dum delirado
Por malkonsenti, ke muziko fluas

Necesas vivi klare, kun sincero
Por forkonfesi, mi erare sambis
Mi eble eĉ elportu da sufero
Por vidi, ke la sambo suprenrampis

Mi devas esti stulta senespere
Ne vidi la popolon sambfestene
Tio tristigas min, kaj plu cetere
Pro tio sambon faris mi novplene


Rim: Tiun tekston oni devas legi (kanti) laŭ normaldirekto, poste inverse, de la lasta ĝis la unua verso.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!