Juca Filho

José Lontra Fagundes Filho (Rio-de-Ĵanejro, 16ª de junio 1956) estas brazila instrumentisto, aranĝisto, komponisto kaj muzikinstruisto.

Li estis ano de la grupoj Cantares, Éramos Felizes kaj Forrobodó. Kaj agadis kiel muzikisto kaj komponisto en pluraj teatraĵoj kaj filmoj.

Inter aliaj, li laboris kun Zé Renato, Alberto Rosenblit, Jaques Morelenbaum, Leo Gandelman, Toninho Horta, Cláudio Nucci, Céu da Boca, Mario Adnet, Flávio Venturini, Mauricio Maestro kaj Vinícius Cantuária.

Elstariĝas inter la artistoj kiuj registris liajn komponaĵojn: Sivuca, Nana Caymmi, Zizi Possi, Fafá de Belém, Clara Sandroni, Maria Creuza, Joyce, Biafra, Titane, Marco André kaj la voĉgrupoj Boca Livre, Invoquei o Vocal kaj Três é Demais, inter aliaj. (Fonto: Vortaro Cravo Albin de Brazila Muziko)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!