João Pernambuco

João Teixeira Guimarães, pli konata kiel João Pernambuco (Jatobá (nuna Petrolândia), 2ª de novembro 1883 — Rio-de-Ĵanejro, 16ª de oktobro 1947) estis brazila muzikkomponisto kaj gitaristo.

Konsiderata kiel unu el la spertuloj de ŝoro, li verkadis muzikaĵojn kun nordorienta influo, bazitajn sur folkloraj kantoj. Li verkis pli ol cent muzikaĵojn, inter brazilaj stiloj kiel ŝoroj, valsoj, ĵongoj, maŝiŝoj, emboladoj, toadoj, kokooj, krom preludoj kaj studoj.

Li partoprenis de la grupo Oito Batutas, inter 1919 kaj 1922, apud Pixinguinha, kaj kunvivadis kun Donga, Villa-Lobos kaj Dilermando Reis. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!