Humberto Teixeira

Humberto Cavalcanti Teixeira (Iguatu, 5ª de januaro 1915 — Rio-de-Ĵanejro, 3ª de oktobro 1979) estis brazila komponisto, instrumentisto kaj poeto, fondinto kaj prezidinto de Brazila Akademio de Populara Muziko.

Li estas nacie konata kiel kunverkinto kun Luiz Gonzaga de pluraj sukcesaj muzikaĵoj.

En 2008 estis lanĉita dokumenta filmo pri lia vivo, O homem que engarrafava nuvens (t.e. La viro kiu enboteligis nubojn), direktita de la kinfilmisto Lírio Ferreira kaj produktita de Denise Dumont, filino de Humberto.

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!