Francisco Wechsler

Francisco Stefano Wechsler diplomiĝis pri agrikulturo en 1972, magistriĝis pri nutrado de laktobovoj en 1979, doktoriĝis pri nutrado de remaĉuloj en 1981. Laboris ĉefe kiel profesoro pri bestobredado ĉe la Universitato de Braziljo (1982-1994) kaj ĉe la Sanpaŭla Ŝtat-Universitato (1994-2009). Emeritiĝis en 2009.

Li esperantistiĝis en 1964. Estas kunfondinto de Gvanabaran Esperanto-Junularon (GEJ) kaj de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO). Nuntempe ofte prelegas ĉe E-eventoj en Brazilo, pri diversaj temoj rilataj al scienco aŭ al gramatiko. Jam tradukis multajn rakontojn de Brazilaj aŭtoroj, ĉefe tiujn de Machado de Assis. Ankaŭ tradukis poemojn de Ricardo Reis (Fernando Pessoa), Alphonsus de Guimaraens kaj Afonso Félix de Sousa. Nuntempe revizias sian tradukon de Joĉjo Borba (Quincas Borba) de Machado de Assis.

Krome li estas ano de la Eldona Komitato de Brazila Esperanto-Ligo.

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.


Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!