Dominguinhos

José Domingos de Morais (Garanhuns, 12ª de februaro 1941 — San-Paŭlo, 23ª de julio 2013), konata kiel Dominguinhos, estis brazila instrumentisto, kantisto kaj komponisto. Lertega akordionisto, li ricevis influon de bajono, bosanovo, ŝoro, foroo, ŝoto kaj ĵazo.

Li estis ano en la grupo de Luiz Gonzaga, kio famigis lin kiel muzikisto kaj aranĝisto, kaj proksimigis lin al gravaj artistoj de la movadoj bosanovo kaj MPB, en la 70aj kaj 80aj jaroj. Do li laboris kune kun Nara Leão, Gilberto Gil, Gal Costa, Maria Bethânia, Elba Ramalho, Chico Buarque, Toquinho kaj aliaj.

Dominguinhos estis premiita ĉe Grammy Latino (2002 kaj 2012), Prêmio TIM (2007) kaj Prêmio Shell de Música (2010). (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!