Cícero Soares

Lerninte esperanton ankoraŭ juna, Cícero Soares (amike Kikero) tuj komencis partopreni la junan movadon kaj aktive rolis dum kongresoj kaj renkontiĝoj. Kun diversaj interesoj, interalie li verkis por e-gazetaro kaj respondecis pri la portugala lingvo en la UEA-vortareto Hejma Vortaro.
Tamen li estas matematikisto komputilprogramisto kiu rezignis pri numeroj kaj nuntempe studas Beletron ĉe nacia universitato UFBA, en Salvadoro, Bahio. Aŭtodidakta Ĉe-instruisto, kaj amanto de brazila muziko, li frue komencis traduki kantojn por uzo en siaj klasoj.

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.
Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!