Catulo da Paixão Cearense

Catulo da Paixão Cearense (São Luís, 8ª de oktobro 1863 — Rio-de-Ĵanejro, 10ª de majo 1946) estis brazila poeto, muzikisto kaj komponisto.

Li kaj la libristo Pedro da Silva Quaresma ekeldonis la repertuaron de la tiamaj modaĵoj. Poste li ekorganizis kompilojn, inter ili O cantor fluminense kaj O cancioneiro popular, krom proprajn verkarojn.

Kelkajn komponaĵojn li verkis kune kun Anacleto de Medeiros, Ernesto Nazareth, Chiquinha Gonzaga, Francisco Braga kaj aliaj.

Liaj plej famaj muzikaĵoj estas Luar do Sertão (Internlanda luno - verkita kun João Pernambuco), de 1914, kiu laŭ opinio de akademiano Pedro Lessa estas kvazaŭ brazila nacia sertaneca himno; kaj la teksto de Flor amorosa (t. e. Ama floro), verkita de Joaquim Calado en 1867.

Catulo respondecas ankaŭ pri la rehonorigo de gitaro ĉe la rio-de-ĵanejraj altmondaj festsalonoj kaj pri la reformo de "modinha" (brazila kanzonstilo). (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!