Alejandro Cossavella

Li estas transnacia muzikisto. En Esperantujo li kelkfoje uzas la nomformon "Ale Kosabela".

Li naskiĝis en Argentinio, kie li regule koncertas hispane, angle kaj esperante. Li muzikis en Esperanto-renkontiĝoj interalie en Nederlando, Francio, Finnlando, Pollando, Brazilo kaj Germanio.

En Esperanto li kantas siajn proprajn kantojn kaj kelkajn de aliaj muzikistoj. Kun la grupo La Porkoj li produktis la albumon Ŝako (1999). En 2002 kun Flávio Fonseca li muzikis en Tom Jobim en Esperanto - Brazila kolekto. Kun Strika Tango li en 2004 kreis la albumon Civilizacio.
De aŭtuno de 2008 ĝis januaro de 2009 li entreprenis koncertan turneon tra Eŭropo organizitan de EUROKKA.

Kaj en 2019 li lanĉis la albumon Tro, disponebla ĉi tie.

Vidu ĉi tie brazilajn muzikaĵojn tradukitajn de li.
Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!